NEPERIODAJXO  N-ro 15a  Oktobro 1985

HIROSE Sxinjxi : Ucxikosxi, JOKOHAMA, Japanio

 

   Karaj ge-amikoj !

   Jen estas n-ro 15a de mia persona leter-gazeto "Neperiodajxo".

   Post tre longa muta tempo, denove mi publikas mian gazeton Esperantan.  Kial mi silentis tiel longe?  Ankaux mi ne certe scias.

   Dum la tempo, mi ree edzigxis kaj Fumihiro, unua bebo mia, naskigxis.  Li nun estas 10 monata bebo kiu cxiam kriegas.

   Mi translogxigxis al Jokohama, kie estas naskigx-loko de mia edzino, Masako.  Nova adreso trovigxas supre.

   Mi atendas viajn leterojn, kartojn kaj gazetojn cxe mia nova adreso.

   Gxis tuja reskribo!

 

   Sxinjxi