NEPERIODAJXO  N-ro 14a  Majo 1980

Neperiodajxo: persona leter-gazeto de HIROSE Sxinjxi

HIROSE Sxinjxi : Kasuga, TOKIO, Japanio

 

   This magazine is written in ESPERANTO.  If you could not read it, Mr. Ms. ___________________ adress: _______________

will help you.  In my side I write in Esperanto, and you can write me in English.  I can read it.

 

   Questa rivista e scritta in ESPERANTO.  Se non potesse leggerla, Sinore, Signora ___________________ indirizzo:_ ______________

vi aiutera.

 

   Esta revista esta escribita en ESPERANTO.  Se la desee en espanol, el, la camarada __________ domicilio: ___________

se la traducira.

 

   Karaj geamikoj!

   Per la helpo de amikoj mi supre metas nacilingvajn enkondukojn por mia gazeto.  Mi esperas pli viglan interkontakton kun amikoj.

 

 

   PRETEKSTO

   Loinga silento.  Revigligxon en esperanto kaj en movado mi deziras.  Ne certa, sed mi kropodu.

 

   "Libero" japanlingva A gazeto

   Mi farigxas redaktisto de "Libero". Antauxa cxefredaktisto k-do Sato volis eksigxi pro sia laceco.  Do ni sxangxas redaktistaron.  Mi farigxas kolektanto de artikoloj.  "Libero" ofte malvigligxis en sia laboro, kaj neaperis.  Ankaux en cxi aprilo.  Mi kritikis tion antauxe.  Pro tio la redaktista rolo rondiris al mi.  Por ke mi faru, ne nur kritiki.

   La nuna redaktista kunveno, kiun mi alvokis, okazis en lasta sabato.  Nur duono da redaktistoj kolektigxis, kaj diskuto estas malvigla.  Pro tio ni ne kapablis plani venontan numeron.  Gxis un ili redaktis la gazeton ne havante la planon, nur per hazardo publikis la artikolojn, kiujn kegantoj sendis al ili aux ili mem verkis.  Do pliofte mankis artikoloj por publiki.

   Cxi tiu mizera situacio estis realo.  Pli da mizero, kia gazeto "Libero" estas pli bone legita ol aliaj anarkistaj gazetoj.  Legantoj diras ke "L" estas pli amuza ol aliaj.  Sed mi korekte diru ke "L" ne estas amuza, kaj aliaj estas pli malamuzaj ol "L".  Oni subtenas "L"-on nur pro ke gxi estas ne malpli bona ol aliaj.

   Mi volas fini cxi mizeran situacion.  Mi pensas ke anarkismo estas pli fruktdona kaj anarkistoj estas pli talentplenaj.  Kaj nia "Libero" estu pli valora!

   "Libero": cxe k-do SATO: Suginami, TOKIO, Japanio.  Ankaux cxe mi skribu.

 

 

Neperiodajxo signifa ke presajxo neperiode aperas.  En la 7a de julio 1980, presita.