NEPERIODAJXO N-ro 13a Januaro 1979
"Neperiodajxo": persona
leter-gazeto de Sxinjxi, ne regule aperas
HIROSE Sxinjxi : Kasuga, TOKIO, Japanio
FERICXAN NOVJARON!
Ankaux cxi foje mi sxvite verkas artikolojn por
"Neperiodajxo". Cxu mi
prokrastus cxi numeron eterne? Tamen
cxiam tiajn vortojn dirante, mi firme decidis en mia koro ke mi dauxrigu
"Nep"-on. Cxar
"Nep" havas grandan signifon por mi, tamen por legantoj gxi estus
simpla ekzistpruvo. Ecx simpla
skzistpruvo havas pli da valoron ol ne-ekzisto. Se mi perdus "Nep"-on, mi tute
ne kapablus esprimi miajn opiniojn kaj sentojn.
PRI LA JARO 1978
Mi ricevis 80 presajxojn kaj 32 personajn leterojn gxis mezo de
decembro. Elkorajn dankojn! Por mia flanko same kiel lastjare, mi ne
multe skribis. Permesu min.
PRI MIA OKUPO
Gxis marto, oficisto de patentadvokata oficejo.
Marto - Junio, instruisto en privata
perparlernejo.
Junio - Julio, senlaboristigis.
Julio -Auxgusto, denove oficisto.
Septembro -, denove senlaboristigis kaj
revenis gepartan hejmon. Tie mi ree
komencis prepari ekzamenon de advokato.
Tion mi forjxetis antaux unu jaro.
Cxifoje mi decidis ke se mi malskucesus pasi la ekzamenon, mi certe
forjxeti mian revon kaj sercxi alian okupon.
LEGADO EN 1978
oo seignifas, ke tiu libro estas leginda. x signifas, ke tion ne legu kaj sercxu
alian libron ol tio. o kaj ox signifas,
ke estas malplibona aux malplimalbona ol oo au x.
o La esperanta literaturo, o Winnie-La-Pu,
oo Ni, homoj, ooo Jaroj sur tero, o La rabistoj, x Nokto de timo, ox Vuk, oo
Kredu min sinjorino! o La laborista esperantismo.
KOREKTOJ de Nep 11a