NEPERIODAJXO N-ro
12a Auxgusto 1978
"Neperiodajxo" estas persona
leter-gazeto de HIROSE Sxinjxi
HIROSE Sxinjxi :
Kasuga, TOKIO, Japanio
"LIBERO" REAPERAS!
"Libero", monata anarkista gazeto
japanlingva, reaperis ekde majo de cxijaro. Tokiaj k-doj transprenis la taskojn
redaktan kaj eldonan el K-do de Kioto.
Dum unu-du jaroj Kioto-aj k-doj estis okupitaj per diversajxoj, pro tio
"Libero"-on ili ne kapablis dauxrigi. Nova teamo konsistis
el esperantistoj veteranaj, do aldono de esperante skribita pagxo estos
realigebla. Tiam redaktistaro bonvenos vian kontribuon al la pagxo.
Abonu al "Libero" cxe k-do SATO: xxx, TOKIO, japanio
INFORMO PRI SOMERA KUNSIDO
Cxijare CIRA-japana ne okazigos someran kunsidon. Anstauxe kolektivo de
"Libero" okazigos kunsidon en la 19a - 20a de auxgusto cxe
Fujxinomija. Detalojn petu
al sama adreso de "Libero".
ESPERANTISTA GRUPO DE CIRA-JAPANA
Nia prupo regule kunsidas en la unua dimancxo de cxiu
monato. Laste ni verkis flugfolion pri SANRIZUKA. Cxu vi jam
legis gxin? Se vi
ankoraux ne legis gxin, petu al mi.
Volu aperigi la informon en via nacilingva gazeto.
LETERO AL KARA F. M.
Cxu jam sendita bildlibro atingis al via la unua filino A.? Auxdante naskigxon de A. mi tre gxojis,
kaj konjektis kian gxojon kaj felicxon vi kaj via
kunulino havas. Mi
volas havigi al mi infanon deantauxlonge, sed ne kapablis, cxar mi ne havas
kunulinon. Vidante ete grandigitan ventron de gravedulino, mi sentas evion pri
sxia felicxo kaj sekureco de sxia vivo. (Oni ne
kapablas havigi infanon tiam, kiam sia vivo fartas ne bone aux malsekure. Do gravedeco signifas cxiam sekurecon
kaj trankvilecon de vivo. Malgraux malfacilajxoj de gravedeco, okuloj de gravedulino brilas
pro gxojo kaj felicxo.) Mia bofratino nun estas graveda, bogefratoj atendas infanon. Infano portos gajan rideton al ili.
Post desxigxo mi sentas vakantecon en mia koro, kaj tiel sopiras
trankvilecon de koro. Novan edzvivon mi sercxas, sed ankoraux ne mi renkontis novan
kunulinon.
Aliposxte plian bildlibron sendis mi al A. Abomeninde sed marposxto devigias nin paciencon atendi.
Gxis la baldauxa reskribo!
H. S.
Cxi tiu n-ro estas tajpita en auxgusto, sed presado prokrastigxos.