NEPERIODAJXO N-ro 11a Januaro 1978 Sinprezento
HIROSE Sxinjxi : Kasuga, TOKIO, Japanio
KIO ESTAS "NEPERIDAJXO"
Periodajxo estas presajxo kiu aperas periode, kaj do
"Neperiodajxo" estas presajxo kiu ne-periode aperas. "Nep" aperas tiam. kiam mi
volas diri ion al iu.
"Nep" estas mia persona gazeto, laux sia enhavo kaj laux sia
kadro. Cxu vi ankoraux ne auxdis la
vortojn "persona gazeto"?
Ankaux mi ne trovis tiajn vortojn sur vortaro Esperanta. Mi signifa per la vortoj "persona
gazeto" ke eldonanto sole, persone, propre, individue redaktas, eldonas,
verkas, tajpadas, presas kaj sendas la gazeton. Mi verkas liniojn en mia gazeto laux mia
placxo, kaj eldonas kaj sendas la gazeton ankaux laux mia placxo,
do "Nep" aperas cxiam neregule
Posxtomarko diras "Uzu min ankoraux foje".
KIU ESTAS ELDONANTO HIROSE SXINJXI?
Mi, HIROSE Sxinjxi, estas 28 jaragxa viro, kiu antaux 3 jaroj
esperantistigxis. Mia metio estas
oficisto de patent-advokata oficejo.
Mia plej sxtata okupo estas legado de libro kaj eldonado de persona
gazeto. Mi ja estas verkema, sed ne
agadema. Oni ofte maltrafe pensas
ke mi estas aktivulo, sed en la fakto mi setas ne aktiva viro ecx kontrauxe mi
estas nedecidemulo. Pro tio mi unue
donis al mia gazeto la titolon "Letero de Nedecidemulo". Mi sxangxin la nomon de mia gazeto ne cxar
mi estigxis decidemulo, sed cxar tiu titolo estis ne nfacile komprenebla.
Ankaux oni nomas min anarkiisto, sed mi mem hezitas nomi min tiel. Cxar por mi io grava mankas por nomi min
tiel. Kvankam certe mi ja sentas
simpation al "Libercana Ligilo" kaj aktiva membro de gxi. Ankaux en la japanlingvo mi partoprenas
la redaktistaron de "Anarkismo". (Tiu havas esperantan enhav-pagxon,
kiun nia grupo verkis.)
Pri persona vivo mi volas skribi sur tiu cxi mia persona gazeto. Ecx se vi ne interesxigxus pri mia vivo,
mi verkos. Cxiu havas ion, kion
volas si esprimi, kaj mi ankaux havas.
Sed mi ne volas gxeni vin, do se vi ne volas plue vidi mian gazeton,
bonvolu skribi tion senkasxe al mi.
Antaux dankon pro via honesta eldiro.
Mi volas dauxrigi longe mian gazeton, kaj per cxi tiu gazeto vi kaj mi
pri bone komprenigxi reciproke. Mi
esperas ankaux ke persona gazeto disvastigu en Esperantujo same kiel en
japanio.
Mi atendas vian respondon.
Bonvolu sciigi vian penson pri mia gazeto, antauxdankon!