NEPERIODAJXO  N-ro 10a  Januaro 1978

Leter-gazeto persona.

HIROSE Sxinjxi : Kasuga, TOKIO, Japanio

 

   FERICXAN NOVJARON!

   Jen estas novjara numero de "Neperiodajxo".  Antaux keikaj monatoj mi komencis prepari cxi tiun n-ron, por ke vi ricevu cxi n-ron en komenco de la jaro 1978.  Plano estas nur plano, la fakto estas ke nun, fino de decembro 1977, mi tajpadas cxi tiujn liniojn, kaj apero de cxi n-ro ankoraux ne estas certa.  Same kiel lastaj jaroj, mi salutos novjaran saluton en februaro?  Mi jam time imagas tion.

   Mi deziras al vi cxiuj miaj legantoj felicxan novjaron, kaj mi dankas al vi pro via afabla kontakto kun mi en la lasta jaro.  Pro mia maldiligenteco mi ofte ne skribis respondon al viaj leteroj, sed vi paciencis tion.  Mi pro tio dankas vin kaj petas permeson de vi.  Cxijare mi volas skribi pli multe kaj eldoni "Nep"-on multfoje ol la lastan jaron, kaj mi esperas ne faru malfidecon al miaj korespondantoj.

   Cxi jare mi havas planon vojagxi al euxropo pot diskuti pri la afero ke ni, Tokiaj kamaradoj, transprenu en proksima estonceto la taskon de eldono de "Liberecana Ligilo".  Mi signifas per la vorto "estonto", unu aux du jarojn.  Nia grupo havas nur 4 - 5 membrojn, sed se ni kunlaborus efike, ni povus prenumi la taskon.  En tiu okazebla vojagxo mi kunportos la detalan planon de la afero.  Mia vojagxo sxajnas realigxi en frua printempo aux en fino de somero.  Cxar mi tiam sxangxos mian laborejon, kaj havos libertempon dum mia senlabora periodo.  Jes mi grandigxis de magistra leciono en marto de 1977, kaj komencis labori kiel oficisto cxe patent-advokata oficejo.  Kaj nun mi sercxas alian okupon.

 

 

   RESUMO DE 1977

   Mi ricevis 65 presajxojn kaj 44 personajn leterojn kaj kartojn.  Dankon!  Miaj korespondantoj konsistas el 25 personoj kaj 11 grupoj.  Grupoj plejparte estas ne-esperantistaj kaj personoj estas tute esperantistoj escepte unu Ido-ano kaj unu alia lingvo.  N-ron 8an de "Neperiodajxo" mi presis 50 ekzempleroj kaj gxi estis elcxerpita.  N-ro 9a estis presita en 60 ekzemplerojn kaj ankaux restas 40 ekz-oj.

   Mi ekpartoprenis ka redaktaron de la japanlingva gazeto "Anarkismo".  Gxi cxiu n-ro havas 4 pagxojn por esperanto kaj esperantan enhavopagxon.  Mi esperas dauxre partopreni al tiu laboro.

   Pri mia persona vivo.  Mi ankoraux ne renkontis kunulinon, kaj ankoraux ne komencis novan vivon.

 

 

   ESPERO POR 1978

   Mi jam skribis pri la plano de vojagxo, kaj pri mia gazeto.  Aliaj ol ili mi ne multe pripensis ankoraux.

 

 

   Pri la libroj, kiujn mi legis en 1977.  Mi ellegis jenajn librojn.  x Marta, ox Maskerado cxirkaux la morto, ox Ferio kun la morto, oo Leteroj de E. Lanti, oo Judoj sen mono, o Kie boacoj vagadas, ox La botistoj, x Prexzidanto Ho Chi Minh, o Cxu armeo aux civila neperforta defendo?, ox Cxu socialismo konstruigxis en Sovetio? o Fresxa mateno kaj o Brilo de fantomo.  (bona oo>o>ox>x malbona)

 

 

   NE FUMU CXI TIE!

   Sur muro de mia cxambro unu afisxo trovigxas.  Oni legas sur tiu afisxo tiel, kiel :"Ne fumu cxi tie!  Fumo malbonigas miajn okulojn kaj portas al mi kopdoloron."  De antaux kelkaj jaroj mi elmontris gxin,  Kaj cxiu vizitanto vidinte gxin tute ne fumis en mia cxambro.  Vizitontoj al mia domo notu tiun cxi afero.  Cxu vi ne povas pasigi ecx unu sekundon sen cigaredo? kaj ne kapablas veni mian hejmon?  Mi tre bedauxras vian tiel profundan tabakismon.  Forigu cigaredon kaj gxuju puran aeron.

 

 

   NENIAM PLU HIROSXIMA

   (Bild kun vortoj: Bombo Atoma Sinmortigo Tutmonda.)

   Akcepti la atoman armilon, estas igi sin kunklupa pro maldiligenteco aux pasiveco pri la plej abomeninda fifaro kiun iam ajn HOMO antaux planis kontraux HOMO. (Jean ROSTAND) (Rimarko de tradukinto: Jean ROSTAND estas fama franca biologiisto, konata pacisto, mondcivitano, liberpensulo ktp.)

Desegno estis sendita de amiko el francio.  Teksto estas trdukita de li.

 

   LIBRETOJ ESPERANTAJ PRI ATOM-KAJ HIDROGENBOMBO

   Se vi dezirus ilin, skribu al mi, mi tuj sendus ilin.  Kotizon de ili vi pagu al mi per reciproka sendo de libretoj, kiujn vi akiras cxirkaux vi.

1) En la nubon Sxi sorbigxis for.

2) Viktimoj de la Atombombo.

3) Infanoj de la Atombombo.

4) Hirosxima.

5) La pluvo de l'morto. (Elcxelpita)

 

 

   KOREKTOJ

   Mi trovis cxi suban frazon en en "Leteroj de E. Lanti" (pagxo 267).   "Oni ja povas lerni el sia eraroj, sed necesas por tio plene konscii, ke oni eraris kaj klare ekvidi la kauxzojn de eraremo.  Plie, necesas havi la kuragxon konfesi publike siajn erarojn.  Sen tio oni kapablas nur transiri de malnova eraro al nova."

   Jes mi havas kuragxon (aux pli prave senhontemon) publiki miajn erarojn, sed cxu mi kapablas eviti transiradon de eraroj?  Legantoj montru al mi miajn erarojn kaj instruu pri la kauxzojn de mia eraremo, mi petas.

   Jen estas korektoj de n-ro 3a kaj 8a de "Nep".

Ho Ve!  Tro Multe!