NEPERIODAJXO  N-ro 9a  Septembro 1977

Leter-gazeto persona.

HIROSE Sxinjxi : Kasuga, TOKIO, Japanio

 

   KARAJ GEKAMARADOJ!

   Antaux cxio mi dankas vin pro viaj afblaj respondoj al mia enketpeto.  Viaj respondoj tauxgas por mi.

   Dum 7 monatoj mi ne piblikis mian gazeton.  Mi abomenis eldonon de "Neperiodajxo", cxar mi ne kapablas suficxe esprimi sin.  Esperanto, por mi, estas ankoraux malpli facila kaj familia ol la gepatra lingvo, kvankam E. Lanti adomonis nin ellernu Esperanton gxis kiam oni sentas gxin pli familia kaj facila ol sia gepatra lingvo.  Estas malfacia atingi tiun gradon de scipovo, kiun E. Lanti diris.  Lingvo havas du rolon, unua estas kiel komunikilo kaj dua setas kiel pensilo.  Tamen mi deziras akiri kapablon uzi Esperanton kiel pensilo, sed ankoraux ne mi havigis al si tian kapablon.  Kvankam mia scipovo ankoraux ne suficxa, mi ne volas interrompi eldonadon de mia gazeto.  Dauxrigo de eldono donos al mi malkontenton, sed interrompo portos al mi pli grandan malkontenton.  Tiu cxi n-ro ankaux donos al mi malkontenton pro malsuficxa esprimo, malgraux tio, mi publikas tiun cxi n-ron.  Kaj nun vi legas cxi tiujn liniojn.

 

 

   LA 5A SOMERA KUNVENO DE CIRA-JAPANA

   La kunveno sukcese okazis, cxirkaux 30 gekamaradoj partoprenis gxin.  Seminarioj pri Proudhon estis alte taksitaj de partoprenantoj.  Ankaux aliaj temoj (nome pri Esperanto, Sindikata movado, Problemo de mangxajxoj, Komunumo de malsanuloj kaj aliaj) estis raportitaj.  Stando por Esperanto ankaux skcesis. (Pri tiu stando k-do L.S. donis al mi ideon en sia letero.)  Pli detalan raporton k-do SATO skribos sur venonta n-ro de "Liberecana Ligilo".

 

 

   PRI MORTIGITA JUNA KAMARADO EL SANRIZUKA

   K-do HIGASXIJAMA Kaoru, 27jaragxa, estis mortigita de policano per pafo de larm-gaso en la 8an de majo.  Tiun tagon oni manifestaciis kontraux maljusta nelauxlegxa faligo de turo. (Pri tiu afero, faligo de ferturo, k-dino H.M. jam publikis artikolon sur n-ro 28a de "Liberecana Ligilo".  Volu do legi gxin.  K-do Haguma, amiko de Higasxijama, promesis al mi ke li esperante publikigos artikolon pri li kaj pri tiu sovagxa ago de policano sur "L.L.".

 

 

   VIDU!

   La bildo de frontopagxo estis kopiita de koverto, kiun mia amiko sendis al mi.  La teksto estis tradukita de la amiko el la franca lingvo.  Tiu cxi legu:

Ni eliru el la Prahistorio...  Ni agadu por Malarmado, Paco kaj Libereco.

 

Legu kaj Abonu "Liberecana Ligilo"-on!  Skribu al K-do P.P.: xxx, svedio.