NEPERIODAJXO N-ro
8a Januaro 1977
"Nep", personagazeto de Sxinjxi,
aperas neperiode en esperanto.
HIROSE Sxinjxi :
Kasuga, TOKIO, Japanio
FERICXAN NOVJARON!
Mi sendas novjaran saluton al cxiu leganto de
"Neperiodajxo". Tiu cxi estas la unua n-ro en 1977. Mi esperas ke tiu
cxi jaro estu fruktodona al miaj legantoj kaj niaj movadoj. Mi planas ke mi eldonu
pli ofte "Nep"-on, kaj mi skribu pli multe en Esperanto.
En la lasta jaro, mi eldonis "Nep"-on en 5
fojoj. Tiu portis al mi
multajn fruktojn, kaj mi renkontis multaj novajn amikojn
esperantistajn. Multajn
leterojn, kartojn, gazetojn kaj librojn mi ricevis. Parton de ili
mi jam prezentis sur "Nep".
Nomoj de gazetoj kaj libroj, kiujn mi ricevis estas; "RUTA",
"MUSEIFUSHUGI", "INTEROGATIO", "BLACK STAR",
"OPEN ROAD", "LA LANTERE NOIRE" (franca), "BLACK
LANTAN" (auxstraliana), "SRAF-bulteno", "FAI",
CRIFA" kaj "LIBERCANA LIGILO". Elkorajn dankojn!
Granda bedauxro estas ke nur malmulton da informoj mi
ricevis el azio kaj nenion el afriko.
Mi volas havi pli multajn
kontaktojn kun asianoj kaj afrikanoj. Iu ajn, kiu
havas amikojn el azio kaj afriko, bonvoku prezenti al mi ilin.
"JANE EYRE" DE CHARLOTTE BRONTE
Hodiaux mi tralegis "Jane Eyre"-on de
Charlotte Bronte en la japana lingvo. Kaj mi legis ankaux, en sama libro, komenton pri tiu verkistino kaj sxiaj
verkoj. Mi tre
gxojis legi "Jane Eyre"-on, kaj mi volas legi plu sxiajn verkojn,
precipe "Shirley"-on.
Cxar gxi traktis pri industria revolucio kaj pri
movado kontraux masxino. (En tiu movado oni ecx
detruis masxinon.)
Mi volas legi "Shirley"-on, sed mi ne trovis
gxin japanlingvan tradukon. Se trovigxus gxia esperanta traduko, mi volonte legos gxin en
Esperanto. Cxu gxia traduko esperanta trovigxas? Sciigu al mi tion.
"PRI SOMERA KUNSIDO 1977"
La unua informo pri cxi jara somera kunsido de CIRA-japana estis donita
de k-do Haguma. Loko
de kunsido estas proksima de
Pluajn informojn mi skribos sur "Nep". Kaj vi trovos
ankaux anoncojn sur "Libero internacia" (la angla lingva gazeto).
Esperantistaj liberecanoj partoprenu en la kunsido! Kaj ni
plifortigu nian movadon!
Ameteron esperantan mi volas skribi! Sed, bedauxrinde, mi
ne povas trovi virinon esperantistan en mia adresaro. Cxu en esperantujo ne
trovigxas f-ino?
ENKETO.....ENKETO.....ENKETO
Mi volas scii vian opinion pri mia gazeto
"Neperiodajxo". Do
cxi tie mi faras enketon pri "Nep". Bonbolu respondi al mi
pri tiuj subaj demandoj. Legante viajn respondojn mi plibonigos mian personan gazeton.
1) Kiujn n-rojn de "Nep"-on vi jam ricevis?
N-ro 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, ....
(Cxirkauxu n-ron, kiujn vi ricevis.)
2) Cxu "Nep" tauxgas por vi, aux ne?
1. Jes, multe.
2. Jes, sed malmulte.
3. Ne.
3) Informoj estas plenaj, sux ne?
1. Jes.
2. Ne.
4) Kiajn infromojn aux artikolojn vi volas legi?
(Ekzenle, pri studenta movado, pri mia persona vivo.)
5) Cxu arktikolo de "Nep"
interesis vin?
Se jes, kiuj artikoloj interesis vin?
N-ro pagxo Titolo
6) Cxu acxan artikolon vi legis en
"Nep" ? (Ne diru ke tuto
de "Nep" estas acxajxo!)
Se jes, kiuj artikoloj estas tiaj?
N-ro pagxo Titolo
7) Cxu vi volas
ricevi pluan n-ron de "Nep"-on?
1. Jes, volonte.
2. Ne. Ne
sendu plu.
8) Kiujn gazetohn esperantajn, aliajn ol
"Nep", vi legas kaj abonas? Sciigu ilian nomojn.
(Ekzenple, "Liberecana Ligilo", "Sennaciulo".)
9) Bonvolu prezenti viajn amikojn, kiuj
volonte legos mian gazeton.
Nomo Adreso
10) Sciigu vian opinion pri persona gazeto,
precipe pri mia gazeto "Nep".
11) Skribu vian nomon kaj adreson en
esperanta maniero (laux prononco) kaj en via propra maniero.
Nomo Adreso (propra)(esp.)(familia
nomo estu tute en majusklaj literoj)
ELKORAJN DANKOJN!