NEPERIODAJXO  N-ro 7a  Novembro 1976

"Nep", personagazeto de Sxinjxi, aperas neperiode en esperanto.

HIROSE Sxinjxi : Koganei, TOKIO, Japanio

 

   Kara amiko!

   Tiu cxi estas n-ro 7a de mia gazeto "Neperiodajxo".  Eldonante lastan n-ron, mi planis ke mi eldonu venontan n-ron en auxgusto aux en komenco de septembro.  Sed la fakto estas ke mi eldonas tiun cxi n-ron en mezo de novembro.  Aldonante tion cxi mi ankoraux havas multe da ekzemplerojn de n-ro 6a de "Nep.", kiuj devis jam senditaj.  Mi, maldiligentulo, malfruigis sendaton de lasta n-ro.  Do en la plej malbona okazo, vi ricevos tiun cxi n-ron kun n-ro 6.  Permesu min!

 

   Mi jam skiribis raporton pri CIRA-japana somera kunsido al "Liberecana Ligilo" kaj al "SRAF-bulteno".  Cxu vi jam legis mian artikolon?

   La 4a somera kunsido de CIRA-japana okazigxis en la 7a - la 15a de auxgusto 1976 cxe Fujxi.  31 gekamaradoj kun 7 infanoj partoprenis en kunsido.  Logxejo trovigxis piedparto de monto Fujxi, kiu estas fama bela monto.  Cxu vi ricevis salutkarton de ni?  Ni sendis al fremd-landanaj kamaradoj bildkartojn subskribinte.

   Dum kunsido mi faris lecionon pri esperanto.  En la leciono, ni legis salutojn esperantajn de amikoj franca kaj auxstralia.  Amikoj el francio, auxstralio, svedio kaj kanado sendis al ni mesagxojn kaj leterojn.  Ili skribis al ni respondante al mia alvoko, kiu trovigxis sur n-ro 5 de "Neperiodajxo".  Mi presis kaj disvastigis iliajn mesagxojn al partoprenantoj.  Tiuj mesagxoj donis grandan gxojon al partoprenatoj ne-esperantistaj.  Mi esperas ke cxiu el ili komencu lerni Espernton, kaj utile uzu gxin.  Salutoj esperantaj estis tradukitaj kaj publikitaj en la japana lingva liberecana gazeto "Libero".  Multajn dankojn al cxiu, kiu prezorgis nian kunsidon!

   Mi cxi tie skribas titolojn de raportoj, kiujn oni faris en la kunsido.

"Movado kontraux medi-malbonigo" (speciale pri ke japanaj entreprenoj eksportas medi-malbonigon al aziaj landoj),

"Lokaj Sindikatoj",

"Problemo pri maljunuloj",

"Komuna Vartado",

"Mensa Malsano" kaj

"Esperanto"

 

 

   MUSEIFUSHUGI

   Mi ricevis italalingvan libron, kies titolo estas "Museifushugi" (Tio cxi signifas "Anarkiismo" en la japana lingvo).  Mi tre gxojis rricevi gxin.  Dankon!  Kaj mi trovis sur gxi, auxtoro de cxi tiu libro traktis pei k-do Jamaga kaj lia laboro en Esperanto, kaj ke ankaux pri varolo de esperanto en liberecana movado japana.  Mi ne scias italan lingvon, do ne povas detale legi gxin.  Sed mi cxerpis tiun superan per granda imago. (Mi legis gxin kaj trovis ke la itala lingvo tre similas al Esperanto.)

   Cxu mia konjekto estas korekta?  Kamaradoj, kiuj scias la italan lingvon, bonvolu legi tiun cxi libron.  Pri k-do Jamaga kaj esperanto oni povas legi en la pagxoj 64 - 69 kaj 134.

   Adreso de eldonanto de tiu cxi libro; A.C. xxx italia.