NEPERIODAJXO  N-ro 6a  Julio, 1976

Persona gazeto de HIROSE Sxinjxi.  Neperiode aperas en esperanto.

HIROSE Sxinjxi : Koganei, TOKIO, Japanio

 

   K-DO SAKAMOTO KAJ GRADA RIBELO

   Jen estas nur antauxparolo.  Mi intencis skribi tekston, sed mia scio pri la afero ankoraux ne estas suficxa kaj mia skribkapablo en enperanto ankaux ne estas suficxa.  Do tie estas nur antauxparolo.

 

   TITOLO DE LA AFERO

   En la lasta vojagxo al okcidento, mi renkontis la esperanan verkon skribitan de de k-do JAMAGA Taiji.  Titolo de lia verko estas "Japnanj Martiroj de Anarkiista Movado", 1957.  En tiu libreto li nomis la aferon kiel 'la granda ribelo'.  Mi antauxe skiribis kiel 'Daigjaku-agero'.  Sed denun mi, sekvante al k-do Jamaga, nomas la afero kiel 'la granda ribelo', cxar oni povas facile kompreni tian signifon. (Krome mi erare skribis kiel 'Daigaku' aux 'Daigxaku'.  Sed 'Daigjaku' estas korekta laux prononco de japana lingvo.)

   Mi trovis ankaux verkon skribita de k-do OSUGI Sakae.  Li nomis tiun cxi afero kiel 'Kotoku-afero'.  Antaux la dua mondomilito oni nomis tiel.  La verko de k-do Osugi trovigxas sur maja n-ro de 1908 de "Internacia Socia Revuo" (Parizo).  Nun mi havas ilian kopiojn, do iu, kiu volas legi ilin, skribu al mi.

 

   RENKONTO KUN K-DO SAKAMOTO

   Antaux 2 jaroj mi vizitis vidi k-don Sakamoto cxe lia domo.  Antaux tiu tempo mi sciis malmulton pri la afero.  Cxar la afero por mi nur malnova historia afero.  Gxi okazis antau 66 jaroj, nome en 1910.

   Renkonto kun k-do Sakamoto okazis neatendite.  En somero de antaux 2 jaroj mi planis vojagxi al Sxikoku por nagxado en bela marbordo.  Sxikoku rememorigis min pri la tombo de k-do KOYOKU Sxusui.  Lia tombo trovigxas en Nakamura, Kocxi-gubernio, Sxikoku.  Tiu loko estas proksima de marbordo, kien mi venis por nagxi.  Mi rakontis mian planon al mia maljuna amiko.  Auxdante mian planon li rekomendis min ke sur vojo al Asxizuri, kie mi nagxos, iru kaj renkontu kun k-do Sakamoto.  Li tiam logxis en Nakamura.  Tiam nenion pri k-do Sakamoto mi sciis, do mi demandis "Kiu estas k-do Sakamoto?"  La maljuna amiko respondis,"Li estas la lasta vivanta akuzito de la granda ribelo.  Li nun postulas rejugxon de la afero.  Li estas 89jara maljuna anrakiisto, kaj vi povas cxerpi multon de li."

   De tiam mi komencis esplori la ganadan ribelon.

 

 

   ANARKIISTAJ GAZETOJ JAPANAJ

   Cxu vi jam legis n-ron 24an de "Liberecana Ligilo" ? ("L.L." estas organo de liberecana frakcio de S.A.T.  Nun gxi estas eldonita en stokholmo, Svedio.)  Sur n-ro 24a oni trovas liston de anarkiistaj gazetoj, sed en la listo dl japanaj gazetoj liberecanaj nur "Libertaire" trovigxas.  "Libertaire" ne estas nura gazerto de japanoj.  Do cxitie mi prezentas al vi japanajn gazetojn anarkiistajn.

1) "Libero": Cxe K-do Haguma, KIOTO.  Gxi estas monata organo de CIRA-japana.  K-do Haguma, eldonanto, estas esperantisto.  Tiu cxi gazeto havis subtitolon esperantan "Kontrauxsxtata, kontrauxpotenca kaj anarkisma jxurnaro".  700 ekzempleroj estas presitaj, kaj 200 abonantojn gxi havas.

2) "Lirtarire": Cxe K-do Hagiuxara, TOKIO.  Gxi estas monata gazeto.  Gxi havas du aux plimalmulte da pagxojn franc- aux angl-lingvajn.  700 ekz. estas presitaj.  100 ekz.-ojn oni sendas al fremdlandanoj.

3) "Anariismo": Cxe K-do Rju, FUJXINOMIJA.  Tiu cxi estas sezona gazeto de CIRA-japana.  Jam gxi nombris n-ron 11an.  Gxi havas enhavpagxon esperantan.

4) "Libero internacia": Cxe CIRA-nippon SIA, KOBE.  Neperinoda angla lingva gazeto.  Jam gxi nombras 4an.

5) "Sub la Nigra Flago": TOKIO.

6) "Libera Federo": Cxe K-do Tezuka, TOKIO.  Gxi aperis nepergule en esperanto, jam nombris n-ron 4an.

 

 

   DANKON PRO LA BELAJ AFISXOJ!

   Mi ricevis belajn afisxojn de amiko el BLERE, Francio.  Nun tiuj afisxoj brilas sur mulo de mia cxambro.  Respondante mi sendis al li afisxeton, kaj li skribis al mi

"Mi tre multe dankas vin pri via memgluanta afisxeto.  Mi tuj gluis sur mian pordon.  Malfericxe, neniu cxirkaue komprenas la japanan lingvon.  Ili petos min kio gxi estas kaj, versxajne, mi utilizos tiun situacion, por paroli pri milito kaj armiloj."

   Mi ankoraux havas kelkajn afisxojn, kiun mia amiko menciis tie cxi.  Iu kiu volas ricevi gxin, skribu al mi.

   Mi sendis al li tiun cxi afisxon.  Vortoj japanaj lingvaj diras "Mortigu Mitsubishi-on mortvendisto, kiu vendas almilon."

 

 

HIROSE estas familia nomo.Sxinjxi estas propra nomo.