NEPERIODAJXO N-ro 5a Junio, 1976
Persona gazeto de
Sxinjxi, ne-periode aperas en Esperanto
HIROSE Sxinjxi : Koganei, TOKIO, Japanio
SOMERA KUNSIDO DE CIRA-JAPANA
La 4a somera kunsido
de CIRA-japana okazigxos de
la 7a gxis 15a de auxgusto
1976. La loko
de la kunsidejo ankoraux ne estas fiksita,
sed gxi estos
en prokimo de FUJXINOMIYA, kie
la biblikoteko de CIRA-japana
estas. Pli detalan anoncon mi faros sur sekvanta n-ro de mia "Neperiodajxo". Sed tiuj, kiuj volas certe ricevi
anoncon pri la kunsido, skribu al mi. La adreso de
la oficejo por prepari la kunsidon estas cxe mia
domo.
Mi jam skribis al mia
amiko el BLERE, Francio, ke "Sur via antauxa letero vi
skribis ke vi volas veni al Japanio. En okazo vi venus al japanio,
mi renkomendas ke vi partoprenu la someran kunsidon de CIRA-japana.
En cxijara kunsido
mi faros lecionon de Esperanto, same
Mi atendas de cxiu
el vi salutoleterojn kaj mesagxojn esperantlingvajn por
nia kunsido.
(CIRA-japna estas "Japana Centoro por Esploro
de Abarkismo")
Malfermita Letero al K-do P. P.
Kara P. P.!
Mi ricevis leteron franclinvan de k-do
YVERNEL, kiu estas respondeculo de "Intergations". Li diris
sur sia letero
ke li lernis
esperanton en 1930, sed tuj poste li
cxesis lerni gxin, cxar li
estis tre okupita de la aktivaj movadoj.
Do li ne povas skribi esperanton,
tamen li povas legi gxin.
(Mia flanke mi skribis al li en esperanto,
kaj li respondis
al mi franclingve, kaj mia amikino tradukis
lian leteron por mi.) Li ankaux diris
ke li volis
aldoni al "Intergations"
esperantajn pagxojn, sed li ne
povis.
Kialon mi ne scias. Kaj mi ne scias ankaux
ke se ni
helpus lin, li povus aldoni
ilin aux ne. Ni liberecanaj
esperantistoj devas pripensi pri tio,
cxu ne? Mi volas ke vi kontaktu
kun li. Bonvolu sendi al li "L.L."-on
kaj admoni lin uzi esperanton en korespondado kaj eldonado.
Aldono
Mia amiko el TAGOVISTE, Bulgario, admonis min ke mi publikigu adresojn de amikoj, pri kiuj mi traktis
sur mia gazeto,
kaj tiamaniele mi povas dedicxi mian
gazeton por disvastigi korespondado per-esperanta.
Sekvante al mia amiko el TAGOVISTE mi skribas cxi tie la adresojn, kiujn nun mi traktas.
K-do P.P xx
K-do G.Y xx