NEPERIODAJXO N-ro
4a Marto 1976
Persona gazeto de
Sxinjxi.
Mi atendas vian respondon. Tiu cxi estas senpaga.
HIROSE Sxinjxi :
Koganei, TOKIO, Japanio
VOJAGXO AL OKCIDENTO
Nun mi planas vojagxi al okicidento de TOKIO por
sercxi mian vivstilon. Mi nun havas konfuzon en mia vivstilo. Vojagxante al okicidento, mi volas
renkonti multajn amikojn kiu interparoli kun ili pri
diversaj temoj. Parolante kun multaj amikoj mi volas trovi mian vivmanieron
vivcelon. Cxefa
kauxzo de konfuzo estas ke mia studado ne iris bone. De antaux 5 aux 6
jaroj mi intencis ke mi studu juron kaj per speciala scio de juro mi laboru por
justeco. Dum
studado mi trovis ke juro cxefe servas al ricxuloj kaj auxtoritatuloj, malgraux
tio juro ankaux havas eblon servi al malricxuloj kaj civitanoj. Mi pensis ke mi devas uzi juron por
civitanoj kaj aktivuloj. Mi do volis farigxi advokato. Kaj tiam mi pensis ke mi devas pasi
sxtat-ekzamenon de advokato pli frue, por tio mi devas uzi miajn tutajn horojn
por nur studado. Pensante
tiel mi hezitis oferi mian tempon por movado, tamen malmulton mi faris por
movado gxis tiam. Studante nur juron, mi lacigxis kaj mi ricevas konfuzon en mia
vivcelo.
Antaux cxio mi devas vivi mian tutan vivon kun
kontento, mi nun ekpensas tiel.
Kiam mi dauxrigas la studadon de juro, samtempe mi devas vivi kun kontento. Antauxajn tagojn mi vivis nur por ekzameno, kaj mi ne estis
kontenta en mia vivo.
Nun miaj okuloj estas malfermitaj. Kaj nun mi planas
vojagxi al okcidento por trovi mian novan vivstilon.
En okcidento de TOKIO estas k-do HAGUMA, el KIOTO, kiu estas
respondeculo de monata gazeto "Libero", kaj k-do KUSAURA, el KOOBE,
kiu eldonas "Libero internacia"-on anglalngve, kaj k-do UNOKI, el
FUKUOKA, kiu estas peranto de "Libercana Ligilo", kaj multaj aliaj
k-doj. Tiuj k-doj
havas siaj profesiojn kaj oferas siajn libertempojn por movado. Mi devas lerni el iliaj vivstiloj.
VOCXOJ DE LA SILENTULOJ
"Vi povas represi aux citi cxiun ajn artikoron de
tiu cxi 'informilo'. En tiu okazo, vi sendu al ni unu ekzempleron de presajxo, sur kiu
nia artikolo estas represita aux citita."
Tiu cxi teksto trovigxas sur ka kovrilo de
"Infromilo de 'Vocxoj de la Silentuloj' grupo". Mi skribas cxi tie la saman tekston pri
mia gazeto. Utiligu
mian personan gazeton laux via placxo per citado aux represado.
Grupo de "Vocxoj de la Silentuloj" estis
fondita en 1960, tiam cxef-ministro de japana registaro diris ke vocxoj de
silentuloj estas jesaj vocxoj. (Tiun saman diris prezidanto Nixson pri
milito en Vietnamo
DEMANDOJ PRI LA GAZETO "ANARKIISTO"
K-do Vivancos el Kanado skribis pri la gazeto "Anarkiisto" sur
sia verko "Esperanto kaj Anariistaro", kies turaduko aperis sur n-ro
20a de "Liberecana Ligilo".
(Kaj Tokiaj k-doj tradukis gxin el esperantalingvo al
japanalingvon kaj publikigis gxin sur "Libereaire" (decembra n-ro de
1975)).
"Anarkiisto" estis eldonita de japanaj
anarkiistoj dum 1929 - 1931.
Antaux kelkaj monatoj mi akiris kopiojn de
"Anarkiisto". Sed nun mi havas nur n-rojn 1an - 8an. Mi legis sur verko de
k-do KONDO ke "Anarkiisto" dauxris gxis 12a n-ro. ("Historio de
anarkiista movado, kiun mi vidis" de k-do KONDO Kenjxi, japanlingva
libreto.) Pli detale mi
volas scii pri "Anarkiisto".
Iu ajn k-do, kiu scias pri tio, bonbolu sciigi
al mi tion. Kaj mi volas akiri
kopiojn de n-roj 9a - 12a, se memoro de k-do KONDO estus gxusta kaj iu havus kopiojn aux originarojn. En la okazo kiam mi
ricevus informojn pri tio, mi volonte skribus sur mia gazeto.
Se vi volas ricevi kaj legi kopiojn de
"Anarkiisto", kiujn mi havas, mi volonte sendos ilin al vi. Skribu al mi tion, kaj
ricevinte ilin pagu al mi sumon de kopikostoj kaj posxtkosto.
PERMESU MIN! Mi jam kelkfoje anoncis ke sur sekvanra n-ro mi skribos
artikolon pri Daigjaku-afero, sed mi ankoraux ne publikigis tion. Mi jam skribis plimulton de artikolo,
sed mi volas aldoni plue kaj devas korekti tion, do atendu plue.
Tiun cxi n-ron mi rapidas skribi por ke mi povas
vojagxi al okcidento distribuante tiun cxi n-ron.
Tiam mi presos tiun cxi n-ron, mi samtempe presos
flugfolion de alvoko de S.I.A., tradukita el Esperanto, por informi al japanoj. Oferu monon al hispanan amikaron!
Mia posxgxir-konto estas: TOKIO xxx
Alvokon de S.I.A. (Esperantlingva) mi ne represas cxi
tie. Vi
legu gxin sur "Liberecana Ligilo" (n-ro 22) aux
"Sennaciulo" aux "Juna Penso".
KOREKTOJ! Tro multe da korektoj! Mi jam anoncis korektojn cxefajn sur
n-ro 3a, kaj tiu cxi estas aldono al n-ro 3a.
Dankon pro via tralegado! Mi sendas "Nepriodajxo"-on nerapide, kun manskribita letero. La 16an de marto, 1976.