LETERO DE LA NEDECIDEMULO  N-ro 2a  Junio 1975

o o o o o o

HIROSE Sxinjxi : Kasuga, Tokio, Japanio

o o o o o o

 

   Mi donacas al vi la duan numeron de "Letero de la Nedecidemulo".  6 monatoj jam pasis de la eldono de la eldono de la unua numero.  Mi ricevis kelkajn leterojn el 3 fremdaj landoj.  Kaj mi komencis korespondi kun ili.  Pro tio Esperanto pli kaj pli interesigxas al mi.  Kaj tial, mi eldonas tiun cxi numeron.

 

 

   PERSONA GAZETO

   Mi eldonas ankaux Janapanlingvan "Letero de la Nedecidemulo".  Gxi nombras 3 numeron.  Mi presis 70 ekzemplerojn en la 3a numero.  Kelkaj homoj eldonas siajn personajn gazetojn en Japanio.  Ekzemple k-do MUKAI Kou eldonas "SALUTON" en la japan lingvo.  Gxi nombras 180 numeron, dauxras dum 10 jaroj.  Li estas esperantisto kaj li rekomendis ke mi lernu Esperanton.  Li kaj K-do TEZUKA eldonas esperante "Libera Federo".  K-dino SXINODA eldonas "Kusa"(helboj) japanlingve.  Sur gxi sxi skribas faberojn kaj aliaj artikolojn.  S-ino JANAGAUXA Tuki eldonas "Za Muun"(la luno) Japanlingve.  Gxi nombras 31 numeron.  Vidante mian gazeton sxi konfesis, ke sxi lernis Esperanton antaux 30 jaroj, kaj sxi ne ellernis gxin.  Mi nun rekomendas ke sxi ree lernu gxin.  K-do INOUE Eiicxi eldonas "Rakugaki"(forskribo), kiu estas poemgazeto, ktp..  Cxu tiuj personaj gazetoj ekzistas en aliaj landoj?  Se vi scius, bonvolu sciigi al mi tion!

 

 

   K-do SAKAMOTO SEIMA

   K-do SAKAMOTO Seima mortis la 15an de Januaro 1975, en agxo de 89 jaroj.  Li estis malnova anarkiisto.  Li estis tenata dum 25 jaroj en malliberejo antaux la lasta mondmilito pro krimo de Daigjaku-afero.  En 1911 k-do KOOTOKU Sxuusui kaj aliaj 23 gekamaradoj estis arestitaj.  Tamen nur 4 aux 5 gekamaradoj vere rilatis la afero.  12 el ili estis mortigitaj, aliaj estis punitaj je punlaboro.  Antaux kelkaj jaroj li postulis al jugxejo pri rejugxo de Daigjaku-afero.  Gxis la lasta tago de sia vivo li kriis pri sia falasa kulpigo.

 

 

   DEMANDOJ PRI MENSTRUA FERIO

   En japanio laborista legxaro ekzistas artikoloj pri menstrua ferio.  Tiu ordonas ke, kiam virino postulas feriojn dum sia menstruo, tiam administranto de entreprenoj donu tiujn al si.  Se li ne donus ilin, li estus punita.  Mi auxdas ke tiaj artikoloj ne ekzistas en alilanda laborista legxaro ekzemple en Francio, F.R.Germanio, ktp.. Cxu estas vere?  Se oni ne havas tiajn artikolojn, virinoj ne povas havigi al si feriojn dum siaj menstruoj?  Japana legxo diras nenion pri laborpago de tiuj tagoj, sed plimulto da virinoj ricevas laborpagon por siaj mensturaj ferioj.

   Mia sveda amiko scigis al mi, ke la artikolo ne ekzistas en sia landa legxo, sed sxtata malsan-monsubteno ekzistas.  6 tagojn kiel feriojn cxiu civitano povas havigi al si dum sia malsamo.  Mi dankas al mia sveda amiko, kaj mi volas scii pri alilandaj sistemoj.

 

 

   SXIPO "FRI" (Libero)

   En Februaro, 1975, la sxipo "Fri" venis al japanio.  16 sxipanoj estas en gxi.  Ili venis al japanio, por ke ili partoprenu en Bikini-Taga Kunveno la 1an de marto en Jaizu, Sxizuoka-gubernio.  En Bikini-tago, antaux kelkaj jaroj, usono Atombomban eksperimenton kaj tiam japanaj fisxistoj estis sursxutitaj per morta cindro (cindro de atombombo).  Pro tio unu le ili mortis, nome s-ro KUBOYAMA.  Ilia sxipo iris al Bikini por fisxkapti el Jaizu haveno.

   La sxipo "Fri" venis el nov-zelando, kai iros al kvin landoj, (nome usono, cxnio, hindijo, francio kaj sovetunio), kiuj havas atombombojn.

 

 

   "LIBERA FEDERO"

   K-do TEZUKA eldonis esperante n-ron 4an de "Libera Federo".  Sur gxi li skribis pri civitanaj movadoj por demokratigo en sud-koreio,

 kaj aliaj aferoj.  Li estas mia gvidanto de Esperanto, kaj li gvidas Liberecana Esperanto-Rondo en kamata, Tokio.

Se vi volas legi gxin, abonu al mi aux al k-do Tezuka.

Lia adreso: xxx

 

 

   "KOREKTADOJ"

 

 

   "LIBERO INTERNACIA"

   K-do KUSAURA eldonas en la angla lingvo.  Li estas respondeculo de Internacia Sekcio de CIRA-nippon (Japana Centro por Esploro de anarkismo).  CIRA-nippon estis fondata en 1970 por ke gxi koleltu anarkistajn librojn kaj brosxurojn.  "Libero" japanlingve estas gxia enlanda organo.  Kaj k-do Kusaura eldonas "Libero internacia" en la angla lingvo por informi al la mondo pri japanaj movadoj anarkistaj.  Gxi komencigxis nur antaux 6 monatoj, baldaux 2a n-ro de "L. i." aperos.  Pro lingva problemo japanaj movadoj ne povas informi al mondo pri siaj movadoj, kaj ne povas kunlabori kun alilandaj movadoj.  Nun dank' al k-do Kusaura, ni povas informi kelkajn aferojn japanajn al alilandanoj.

   Mi volas ke gxi havu esperantajn pagxojn, kaj tiam pli multe da homoj povas legi gxin.

   Bonbolu aboni al: C.P.O. Posxtkesto 1065, Kobe, Japanio.

 

 

Dankon pro ke vi tralegis mian personan gazeton!