LETERO DE LA
NEDECIDEMULO N-ro 1a La 1an de Januaro, 1975
o o o o o o
HIROSE Sxinjxi : Kasuga,
Tokio, Japanio
o o o o o o
FERICXAN NOVJARON !
Mi estas gxoja sendi tiun cxi
leteron. Mi volas korespondi kun
vi.
Mi komenceis lerni Esperanton
antaux du monatoj. Do, skribi en
Esperanto estas malfacila por mi.
Sed mi deziras uzi Esperanton por korespondi kun multaj homoj en la mondo,
precipe kun homoj en Azio kaj Afriko.
Se mi faras erarojn en mia letero,
cxar mi estas komencanto, bonvole korektu ilin kaj instruu al mi.
SINPREZENTO DE "LETERO DE LA
NEDECIDEMULO"
"Nedecidemulo" en mi
signifas, ke gxi ne povas decidi kion ajn, rapide kaj definitive, en sia
agado. Gxi estas mi! Mi amas skribi. Do mi eldonas tiun cxi personan
gazeton. En tiu cxi gazeto, mi
volas skribi pri mia persona vivo kaj ankaux la movadoj por paco, Anarkiismo,
Esperanto, ktp., pri kiuj mi interesigxas en mia vivo.
Tiu cxi gazeto estas senpaga. Mi atendas vian respondon cxikune mia
posxtomarko.
SINPREZENTO DE ELDONANTO
Mi estas studento de la
universitato Keio, kaj mi studas juron, speciale filozofion de juro kaj legxon
por laboristoj en magistra lecionaro.
Mi estas 25-jara, logxas en Tokio,
Japanio.
Mi lernas Esperanto cxe
Anarkiista-Esperanto Rondo en Kamata, Tokio.
POSXTMARKO
Resendu al mi posxtmarkon sur tiu
cxi koverto. Mi sxmiris amelgluon
sur tiu cxi posxtmarkon. Do, se vi
uzus skrapgumon, posxta stampo estos malaperonta. Tiu cxi posxtmarko estas uzebla
ankauxfoje. Sed tiu cxi Japana
posxtmarko ne estas valida en aliaj landoj, do resendu al mi la posxtmarkon por
mia uzo.
Faru la samon ankaux vi.
SKRIBMASXINO
Donu aux vendu skribmasxinon al mi
malkare. Por skribi tiun cxi
gazeton. Nun mi pruntprenas de mia
instruanto.
LEGANTO
Bonvolu prezenti legantoj de tiu
cxi gazeto. Se vi volus legi
dauxrige, vi abonu.
PLIALTIGO DE UNIVERSITATA KOTIZO
Multaj privataj unversitatoj
plialtigas siajn lerneja-kotizojn je 50% 〜 100%. Ekzemple, Waseda univ. 50% (en tiu cxi
du jaroj), Dosxisxa univ., Kangaku univ, 100% (en tiu cxi du jaroj), Tudajxuku
univ. 100%, ktp..
Studentoj de tiuj universitatoj
kontrauxas tiun plialtigon.
Studentoj de Seikei univ. strikas.