El "Heimin Sximbun" (Jxurnalo de popolo) 1914

 

 

AL FREMDLANDAJ KAMARADOJ

   Ni multe bedauxras ke ni ne povas sendi al vi nian jxurnalon de numeroj antauxaj.  Preskaux tutaj ekzempleroj de Nro. 1a kaj 2a estis, sub preteksto kutima ke ili konfuzus la Socian Ordon, forkaptitaj de la mano nigra de la Auxtoritato.

   Kelkaj polocanoj, atendinte la tagon kiam la jxurnalo aperas, gardstars cxirkaux nia presejo.  Ili observas kaj postkuras cxiujn kamaradojn kiuj eliras kunportante la jxurnalon.  Ili certigxas tiamaniere kie ni forportas gxin,  Posxtoficejo ricevas la jxurnalon sed gardtenas gxin cxe si.  Tio estas kio estis okazinta antaux ol l'Auxtoritato donis la ni ordonon malpermesi vendon kaj disdonon de la jxurnalo.

   Sed tio ne setas afero kiun ni ne antauxvidis.  Ni diris jam en Nro 1a "ni scias bone brutan perforton jxetotan sur nin de registaro."  La Auxtoritato malheplas nian laboron sed ne donas ankoraux ian ecx lauxlegxan perforton sur nia persono.  Ni devas profiti tiun cxi hipikritan politikon.  Ni devas peni malgraux tio dauxrigi nian laboron.

   Ni diris ankaux en Nro 1a: "ni devas nun vekigi nin kaj niajn kamaradojn kiuj estas en longa dormado.  La barbara bucxado kiu okazas nun en du hemisferoj oferas al ni bonegajn subjektojn.  Nenio estas tiel profiteble kiel tia okazo por nia propagando."

   Vere ni estis devigitaj, kvar jarojn depost la Afero Kotoku, dormadi pro severega persekuto.  Sed ni vekigxis nun, kaj ni trovis multajn kamaradojn vekigxantajn en aliaj grandaj urboj, precipe en Osaka.  Plie ni trovas nian ideon tre bonvenantan inter studentoj kaj laboristoj.  Tiel ni kredas ke nia ideo denove florigxos rapide en nia lando.