El "Heimin Sximbun" (Jxurnalo de popolo) 1914

 

 

LA TOMBO DE D. KOUTOKU

   Tuj kiam la nombro 1a de Heimin Sximbun estas eligita el presilo la 15an de la monato lasta, la Auxtoritato, ekkaptante la tutajn ekzemplerojn, malpermesis la vendon kaj la disdonon de jxurnalo.

   "La tombo de D. Kotoku" (en fotogravurajxo) kaj aliaj artikoloj konfuzis, oni diras, "la ordon" de la socio.

   La ne malfresxa tremego, kian rezultaton prezentis la senigo de la libereco de parolo, sxjnas ankoraux ne suficxa por doni lecionon al la Auxtoritato.

 

 

KAMARADOJ EN MALLIBEREJO

   Nun estas en malliberejo dekkvar kamaradoj: dek-du kondamnita je laborado devigita eterna kaj du je laborado devigita de ok kaj dekunu jaroj, tutaj kiel kunuloj de D. Kotoku.

   Ili suferas sub disciplino severega.  Oni ne permesas al ili ecx la legadon, kiu estas la sola vivo de enmalliberigatoj.  Kaj ili estis esceptintaj el la amnistio jam dufoje okazinta pro la morto de Mikado kaj poste de Mikadino.

   K-do Kemmei Takagi mortis pro malsano fine de la somero pasinta en la malliberejo Cxiba (proksime de Tokio).  K-do Toramatu Okabajasxi igxis freneza en la malliberejo Nagasaki.  Du au tri kamaradoj provis kelkajn fojojn sin moritgi sed ne sukcesis.