El "Heimin Sximbun" (Jxurnalo de popolo) 1914

 

 

NIA VEKIGXO

 

   Depost la Afero Kotoku, ni estis senigitaj je preskaux tutaj liberecoj publike esprimi ian ideon socialistan kaj anarhxistan.  Agi, ecx sekrete, estis neeble.  La registaro aldonis cxiujare al sia budgxets la sumon da 160,000 sm, por "detruigo de pensoj dangxraj".  De nun gxis ses policanoj cxiam spionis de ni.  Ni estis kvazaux en malliberejo!

   En Oktobro 1912, ni, Ei Osugi kaj Kacuzo Arahata, kiuj estis liberigitaj, antaux unu monato ol la kondamno de k-do Kotoku, el enmalliberigo de du jaroj kaj duono kaj estis atendintaj okazon, eldonis monatan libertarian revuon "Penso Moderna".  La registaro igxis iom malpli severegas sed gxi ne permesis ankoraux publiki nian princicon socian, ekonomian kaj politikan.  La "Penso Moderna" dissemis inter junaj studentoj ideojn revoluciemajn sub la formo socieca literatura kaj filozofia.  Samtempe ni fondis ankaux malgrandan grupon por studi la sindikalismon.  Tiel ni pasigis jam du jarojn.  Tamen ni sentis nin nesufereblaj je tia senviva kvieteco.

   Nun ni revenas en nian veran vojon.  Ni komencas denove nian movadon laboristan revolucieman.  Ni scias bone la brutan perforton sur nin jxetontan de la registaro.  Sed ni devas nun vekigi nin kaj niajn kamaradojn kiuj estas en longa dormado.

   La barbara bucxado kiu okazas nun en du hemisferoj oferas al ni bonegajn subjektojn.  Nenio estas tiel profiteble kiel tia okazo por nia propagando.

 

・・・・・・・

S-ro. S. KATAJAMA

   S-ro. Sen katajama, kiu estas reprezentanto japana en la Oficejo Internacia Socialista, ekveturis la 9an de Septembro al Usono.