El "Internacia Socia Revuo", Majo 1908

 

 

Kara kamarado,

 

   Ankoraux duafoje malliberigo min malhelpis preni plumon.

   Post une semajno ol mi skribis al vi, t.n. la 17an de Januaro mi estis arestita kun kvin kamaradoj pro nia malobeo ja l' Auxtoritato.

   Tiun cxi tagon, ni havis kiel ordinare cxiuvendredo vespere mitingon (kunveno) cxe unu el niaj kamaradoj.  Estis cxirkaux kvardek auxdantoj krom polica komisaro kaj kelkaj policanoj uniforme aux civile vestitaj.

   Unue, k-do B. Morita, konata socialisto, parolis pri "Utopio", de Thomas More.  "Tagon", ekparolis li, "alvenis Utopion ambasadoro fremdlanda.  Li portis sur brusto multe da medaloj oraj, argxentaj kaj sxtonaj.  Cxiuj popoloj tion vidataj ridegis, cxar en Utopio oni malestimas multe tiajn malutilajn metalojn."

   Subite levigxis la policestro, kiu sidigxis grave apud la parolanto, kaj ektondris furioze: cxesu la parolon.  Kelkaj kamaradoj ridegis kiel la Utopilandanoj pro tia komikajxo.  Tiam ektondris denove la policestro aroganta: dissolvu la mitingon.  Cxiuj cxeestantoj kontrauxparolis kaj rifuzis tiun cxi maljustegan ordonon.  Cxu oni povus trovi en la parolo kaj la ridego "kontrauxagon je l' Socia Ordo kaj Paco" ?  Eniris pli ol dek policanoj, kiuj estis gxis tiu tempo ekster la domo.  Kaj la policanoj provis nin elirigi perforte unu post unu.  Tiel ekkomencis malpaco inter ni kaj la policanoj.

   Auxdinte la bruegon, logxantaro samstrata kaj pasantoj sin amasigis antaux la domo.  Okaze finigxis labortago de l' Armilejo, kiu sin trovas najbare de la mitingejo.  Milo da laboristoj alvenis por multigi la amason.

   Niaj kamaradoj ne forlasis tian bonan okazon.  K-do T. Sakai, tre konata socialisto, supreniris sur tegmenton heligitan de lunlumo, kaj donis vibron per varmega parolado al la strata aero, kaj sekvis lin K-do H.Jamakauxa kaj mi, ambaux kunlaborantoj de Nihon-Heimin-Sxinbun (jxurnalo japana proletaria), duonmonata organo socialista kaj anrkiista.  Ni parolis pri Socialismo (plivole Anarkiismo), Antimilitarismo kaj Gxeneralstrikismo.  Neniam ni publikdiris tiel klare kaj brave pri tiuj ideoj.  Fine ni anoncis dissolvon de l'mitingo.

   En la komenco ni havis nur kvardek auxdantojn, kaj fine pli ol mil.  En la komenco ni parolis nur pri "Utopio" de More, kaj fine pri la Socia Revolucio.  Pro tio ni dankis multe la policestron kaj volonte akceptis areston.  Samtempe la policanoj kaptis kelkajn aliajn kamaradojn, sed plimulta el ili reprenite de l'amaso nur restis en manoj policanoj K-do Z. Takenoucxi, E. Morioka kaj S.Sakamoto.

   El la kamaradoj reprenitaj estis unu konata hxina anarkiisto K-do Cxi-Cxan.  La policanoj multe bedauxrintaj tion, decidis lin dome aresti kaj doni lin al la Hxina Auxtoritato. Ecx longtempe la Hxina Auxtoritato estis publike promesinta premion da 100,000 frankoj al tiu ajn, kiu alportis la "Kapon" de k-do Cxan.  Sed, ne maltrankviligxu, li estas nun en alia lando.

   La rezulto estis jena: Post 23 tagoj da ekzamena reteno K-doj Sakai, Jamakauxa kaj mi estis kondamnitaj je unu monato kaj duono da malliberigo, kaj K-do Takenoucxi, Morioka kaj Sakamoto je unu monato.

   Tio estas la kialo de mia manko je l' promeso.  Sed mi eliris el malliberejo en la fino de l'pasinta monato, kaj revenis hieraux vespere de unu semajna propagandvojagxo en provinco.  De nun mi certe plenumos la promeson.  Unue mi vols verki pri la historio de l' movado socialisma en nia lando, cxar se oni nescius gxin, oni ne komprenus bone cxiujn detalojn, kiujn mi sciigos poste.

   Osugi.

(El "Internacia Socia Revuo", Majo 1908)