El "Internacia Socia Revuo", Februaro 1908.

 

 

Karaj Kamaradoj!

   Ricevu cxi tiun leteron de japana juna anarkiisto, kiu jxus eliris el malliberejo.

   Estis en Marto de l'jaro pasinta, kamarado de "Kakmeihjoron"(Revolucia Revuo) alportis al mi vian leteron kaj petis min skribi respondon.  Depost une semajno, mi trovis vian "Socia Revuo"-n en la oficejo de l'"Japana Esperantista Asocio".  Kiel granda estis mia gxojo!  Mi decidis tuj skribi ion kaj deziris havi honoron kunlaborantigxi.

   Sed, kamaradoj, tiam mi havis tri aferojn procesajn kaj la tago de l' kondamno estis proksimigxanta post kelkaj semajnoj.  Mi estis tre okupata kaj mi ne povis trovi la tempon prei plumon.

   Fine, en la monato de Majo, mi estis enjxetita en malliberejon, kie mi devis pasigi kvin kaj duono monatojn.  La kauxzo de l'procesoj estis tre simpla:

 mi tradukis "Aux jeunes gens" de Kropotkin, kaj "Aux Conscrits" de "L'Anarchie", de 1'27-a de Oktobro 1906, sur "Heimin-sximbun"(Jxurnalo de Popolo), cxiutaga organo de l' Japanaj socialistoj kaj anarkiistoj.  La tria afero estas ecx hodiaux ne finita.

   Kamaradoj, jen mi revenis en la mondo libera!  Jen en la mondo tre libera kompare kun la malliberejo!  De nun mi certe sendos al vi cxiumonate ian artikolon pri la movado revolucia en Japanujo, en Koreujo, en Hxinujo, en Anamujo kaj en Hindujo.  Mi estas en tre oportuna situacio por sciigi al vi la agadojn revoluciajn en cxi tiuj landoj.  La Azio entas nun la gxermo de l'granda revolucio.  Cxie la fajro de l'ribelo estas ekbrulanta.

   Atendu, mi petas, kelkajn tagojn, kaj vi ricevos mian unuan artikoron.

   Revolucian Saluton,

   Ei Osui

Tokio, la 12-an de Januaro.

 

Note: En Tokjo estas kelkaj kamaradoj kiuj volas lerni Esperanton.  Ni estas organizontaj la "Grupo Libertaria Esperantista"-n.

(El "Internacia Socia Revuo", Februaro 1908)